Sandor Szathmari

Biografio

Sandor Szathmari elstaras inter la prozistoj esperantlingvaj kaj estas laudata aparte pro la romano Vojagho al Kazohinio.

Naskita en Hungario en 1897, li lernis Esperanton en 1912 kaj ekverkis en la verda lingvo en 1932, kiel kromokupo al mekanik-ingheniera kariero. Inter 1937 kaj 1942 li prezidis la komercon kaj administradon de la Hungara Esperanto-Asocio.

En 1939 li finis la verkadon de Vojagho al Kazohinio. Tamen la eldonon prokrastis la milit-eksplodo. Ghi fine ekaperis en 1958, ghis kiam tri hungarlingvaj eldonoj jam alproprigis ties elanon.

Liaj noveloj estis publikigitaj dise dum la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj, en la revuoj: Belarto, Monda Kulturo, La Nica Literatura Revuo, Monda Kulturo and Hungara Vivo. Li ankau kontribuis artikolojn pri literaturaj temoj kaj la internaci-lingva movado, al i.a. Sennacieca Revuo, la Praktiko, Sennaciulo, Hungara vivo, Monda Kulturo and Esperanto. Lia studo pri la poeto kaj dram-verkisto Julio Baghy, formis la antauparolon al la poem-antologio Ora duopo.

La novelaroj de Szathmari estas: Mashinmondo kiu aperis en 1964 sub la standardo de Stafeto, Kain kaj Abel kiu estis eldonita postmorte en 1977, kaj Perfekta civitano, kiu kunigis chiujn liajn novelojn unuvolume en 1988.

Li estis ankau unu el la autoroj reprezentitaj en 33 rakontoj, la Esperanto Novelarto kaj ties reviziita, pliampleksigita eldono - Trezoro, kiuj estis publikigitaj en 1964 kaj 1989 respektive.

En Vojagho al Kazohinio Szathmari satire skizas la problemojn de socio kiu superis chiun psikologian alienighon, sed perdis la homan naturon. En la sino de tiu socio, tamen, trovighas ankorau aro da "malnovaj" homoj kiujn la socio devas segregacii por mem ne perei. Iuj "malnovaj" homoj satire simbolas la hodiauan homaron, sed ili akceptas ridindajn kaj nenormalajn tabuojn, dum la senalienigha socio ests la satira simbolo de la rezulto de scienco por si mem, kaj ne por la homo.

Sandor Szathmari mortis en 1974. Li ankau verkis kaj publikigis en sia denaska hungara.

William Auld
Julio Baghy
Marjorie Boulton
Koloman Kalocsay
Eugeno Mihhalski
Sandor Szathmari
English version
versio unikoda (kun DHTML)
Hejm'