Kolomano Kalocsay

Biografio

Renoma recenzisto de la tridekaj jaroj - Lajos Tarkony, asertis ke Kalocsay estas "pilastro" de la Esperanta poezio. Fakte lia influo travibris la tutan literaturon kaj lingvan teorion de Esperanto. Dum pli ol kvarono de jarcento, Kalocsay inspiris kaj gvidis la tutan literaturan mondon de Esperanto pere de tianoma revuo kaj tianoma eldonejo. Liaj kriterioj farighis la normo, ankau pere de la libro Parnasa Gvidlibro (1932), kiu restas referenco konsultenda por seriozaj poetoj. Lia Strechita Kordo rangas inter la du au tri plej elstaraj kolektoj de originala poezio en la internacia lingvo. Liajn multnombrajn tradukojn oni konsideras esti la pinto de tiu arto, liaj lingvikaj studioj ankorau staras inter la plej vaste konsultataj hodiau, kaj lia flegado de nova talento malfermis pordojn por dudeko da kontribuantoj kiuj alie kashighus ombre au fordonus la esprimon de iliaj ideoj en Esperanto.

Naskita en 1911, Kalocsay studis Medicinon kaj poste farighis la chefa kirurgo che grava Budapeshta hospitalo. Onidire li lernis kaj Esperanton kaj Idon adoleske sed ekklinighis al la unua kiam li vidis pli grandan potencialon literaturan. En 1921, kiam oni eldonis lian unuan originalan volumon poezian - Mondo kaj Koro, legantoj kaj recenzantoj perceptis ke nova potenca vocho audighas en la originala literaturo de la Internacia Lingvo. Plia jardeko pasis antau la apero de Strechita Kordo. Chi tiu poemaro estas ech pli matura kaj polurita vitrino por lia arta kaj teknika majstreco. En sep cikloj Kalocsay kreas kelkloke pure lirikan, intiman poezion kaj aliloke poezion por la tuta homaro, interpretante niajn sopirojn eposspire. Samjare aperis Rimportretoj - spritaj rondelformaj poemoj pri pluraj tiamaj movadaj gravuloj.

En 1939 lia sekva poemaro - Izolo, estis eldon-preta, sed ne povis disvastighi pro la milit-eksplodo. Fresha eldono finfine atingis la merkaton en 1977 pere de UEA. En 1956, la jaron de la hungara ribelo, Kalocsay rekreis verse iujn el la plej bone konatajn fabelojn de Ezopo, en Ezopa Sagho. En 1971 La Kremo de Kalocsay proponis al legantoj sortimenton el liaj pli fruaj poemaroj, tiam elcherpitaj.

La verkoj de Kalocsay pri literatura kaj lingvika teorio inkludas la imponan Plena Gramatiko de Esperanto-n, ellaboritan kun Gaston Waringhien, la pristilan gvidlibron Lingvo Stilo Formo, kaj valoran poemon pri la poezia arto kiu aperis sub la pseudonimo C.E.R. Bumy en Parnasa Gvidlibro, 1932 (dua eldono kompletigita 1968).

Ekde 1925 grego da elstaraj tradukoj aperis en la Esperantlingva komunumo, kaj libre kaj revue. Kalocsay unuarangis, tradukante literaturajhojn el pluraj lingvoj. Inter la titoloj estas: Johano la Brava (de Petöfi), 1923; La Tragedio de l'Homo (de Madach), 1924 (reeldonita en 1965); Eterna Bukedo - poezi-antologio tirita el 22 lingvoj en 1931; Romaj Elegioj (de Goethe), 1932; Hungara Antologio, 1933; Infero (de Dante), 1933; La Floroj de l'Malbono (de Baudelaire), 1957; Regho Lear (de Shakespeare), 1966; Kantoj kaj Romancoj (de Heine), 1969, and Libero kaj Amo (de Petoefi), 1970. La memorinda partnereco kiun forghis Kalocsay kaj Gaston Waringhien kreante La Parnasa Gvidlibro-n, revivighis brilefike en la Heine-a kaj Baudelaire-a tradukoj.

La grupo de verkistoj kiuj formighis chirkau la revuo Literatura Mondo dum la dudekaj kaj tridekaj jaroj, renomighis kiel La Budapeshta Skolo. Pere de la influo de ilia plej eminenta figuro - Kalocsay, la verkado de chi tiu grupo montris ege superan teknikon kaj pli diversan gamon de temoj ol tiuj de la plimulto de iliaj antauirantoj. Kvankam romantismo estis la komuna motivo, ghi estis, lau la vortumo de William Auld, "polurita romantismo". Poezio en Esperanto perdis sian diletantecon. La elano kiun atingis Kalocsaj kaj liaj kolegoj spronis la disrulighon literaturan, kaj unuafoje la poezio en la internacia lingvo kompareblis favore kun tio de la naciaj lingvoj. Sendube, la alveno de Kalocsay markis novan limon en la evolua tajdo de la Esperantlingva kulturo.

Kalman Kalocsay mortis en 1976, instigante serion de panegiroj kaj retrorigardaj artikoloj en la Esperanta gazetaro, je amplekso kiun oni ne vidis post la morto de Zamenhof.

William Auld
Julio Baghy
Marjorie Boulton
Kalman Kalocsay
Eugeno Mihhalski
Sandor Szathmari
English version
versio unikoda (kun DHTML)
Hejm'