Literatura Galerio

Literaturo en Esperanto

Literaturo en la internacia lingvo Esperanto, ne estas lastatempa fenomeno. La du estis nedisigeble ligitaj ekde la genezo de la lingvo en 1887. Efektive Internacia Lingvo - la broshuro kiun eldonis D-ro Ludoviko Zamenhof tiu-jare, entenis plurajn poemojn. Je la okazo de la unua Internacia Kongreso de Esperanto en 1905, la poezio kaj la novelarto jam floris en la flavbeka komunumo. Hodiau la katalogo de la Libroservo de la Universala Esperanto-Asocio etendighas ghis 160 paghoj. Ampleksa porcio de chi tio estas originala literaturo kies autoroj aspergitas tra la tuta globo. Averaghe, 10 romanoj, dekduo da novelaroj kaj dudeko da poezi-antologioj, aperas chiu-jare. La sekvaj paghoj klopodas transdoni ian guston de tiu originala literaturo, rakontante iujn chefajn erojn el la literatura historio de Esperanto, ekde la plej fruaj au­toroj, al la Budapeshta skolo de la tridekaj jaroj, plu al la Skota skolo de la kvindekaj jaroj, kaj finfine ghis la Ibera skolo de la nuna jardeko.

William Auld
Julio Baghy
Marjorie Boulton
Kalman Kalocsay
Eugeno Mihhalski
Sandor Szathmari
English version
versio unikoda (kun DHTML)