Sekvis la poemaro Pilgrimo en 1926, kaj La Vagabondo Kantas, en 1933. La plej lirikeca estas la unua. En la lasta lia ritmo- kaj rim-abundo kovras mankojn de inspiro kaj de temanalizo. In 1966 aperis Chielarko, versa reverko de fabeloj de 12 popoloj. Lia lasta poemaro, Autunaj folioj, estis publikigita postmorte en 1970.
Baghy aperigis siajn novelojn en Dancu Marionetoj!, 1927; Migranta Plumo, 1929; Verdaj Donkihhotoj (kun unu romaneto), 1933; La Teatra Korbo, 1934; kaj en Koloroj, 1960, (tiam konsistanta nur el jam aperintaj). La noveloj kaj rakontoj de Baghy neniam havas tre komplikan framon. Ofte ili pli similas al skizoj. Lia tongamo iras de plej milda trankvilo, kun ia kompata sento por la homaj febloj, ghis plej satira karaikaturo, kie la autoro grimace prezentas la maljuston kaj la hipokritecon.
Estas momentoj de etike pravigita fajra eksplodo en la romanoj Viktimoj, 1925 (2-a eld. 1930) kaj Sur Sanga Tero, 1933, ambau temantaj pri lia siberia militkaptiteco. Ili reaperis unuvolume en 1971. Malpli sukcesa estas la satira romano Hura!, 1930, en kiu li skurghas la morojn de la tiutempa Europa socio. Baghy skribis daurigon de tiu romano, Insulo de Espero, malaperintan dum la dua mondmilito. La romano Printempo en la Autuno, 1931, estas iom tro patosa. Tamen ghi malkovras la manon de majstro kiu kompetente chizis la psikologion de la protagonistoj.
Baghy ankau ludis chefrole en la flegado de nova talento. Lia influo en la malmergigho de Eli Urbanova ekzemple, meze de la kvindekaj jaroj, legeblas fascinadetale en la lastatempe aperinta autobiografio de tiu poeto: Hetajro Dancas.
William Auld
Julio Baghy
Marjorie Boulton
Kolomano Kalocsay
Eugeno Mihhalski
Sandor Szathmari
English version
versio unikoda (kun DHTML)
Hejm'