Sandor Szathmari

Biografio
paĝo 1
Sandor Szathmari elstaras inter la prozistoj esperantlingvaj kaj estas laŭdata aparte pro la romano Vojaĝo al Kazohinio.

Naskita en Hungario en 1897, li lernis Esperanton en 1912 kaj ekverkis en la verda lingvo en 1932, kiel kromokupo al mekanik-inĝeniera kariero. Inter 1937 kaj 1942 li prezidis la komercon kaj administradon de la Hungara Esperanto-Asocio.

En 1939 li finis la verkadon de Vojaĝo al Kazohinio. Tamen la eldonon prokrastis la milit-eksplodo. ĝi fine ekaperis en 1958, ĝis kiam tri hungarlingvaj eldonoj jam alproprigis ties elanon.

Printebla, nur-teksta versio
p1
p2
p3
p1
Reiru al aktuala autor-elekto