William Auld

Biografio

William Auld estas la plej renoma de la kvar poetoj kaj proz-verkistoj kiuj fulmetondris en la Esperantan literatur-kampon en 1951 kun la eldono de Kvaropo, tiel estigante la "Skotan Skolon". La aliaj tri kvaropanoj estis John Dinwoodie, John Francis and Reto Rossetti. Auld ja debutis pli frue dum la lastaj tagoj de Literatura Mondo (1947-49) kaj de 1949 ghis 1955 li redaktis la modestan sed enhave kaj historie signifan periodashon Esperanto en Skotlando kiu estis diskutejo por la tiamaj junaj verkistoj. La eldono de Kvaropo samtempe signis la elpashon de Stafeto, la eldonejo fondita de Prof. Juan Regulo-Perez en La Laguna, kiu shtopis brechon kauzitan de la malapero de Literatura Mondo kaj ties eldona agado.

Naskita en 1924, Auld ellernis la lingvon en 1937 sed nur ekagis literature 10 jaroj poste, firmiginte sian karieron kiel instruisto pri la angla literaturo. Li kunlaboris je pluraj periodashoj kaj estis redaktisto ne nur de Esperanto en Skotlando, sed ankau de Esperanto (UEA) ekde 1955 ghis 1958, Monda Kulturo de 1962 ghis 1963, la el-Brazila literatura revuo Fonto de 1981 ghis 1989, aldone al la literatura seckio de la monata aktualash-gazeto Monato, de ties ekigho en 1979 ghis 1998. Lia kontribuo al Kvaropo nomighas Spiro de l'Pasio. En 1956 li aperigis sian plaj faman kaj certe plej ampleksan unuopan verkon - La Infana Raso (1968: 2-a eld. kun notoj). Originalaj poemoj troveblas ankau en Unufingraj Melodioj, 1960; Humoroj, 1969; Rimleteroj (kun Marjorie Boulton), 1976 & 86; El unu verda vivo, 1978 kaj Unu el ni, 1992. En barko senpilota, 1987, kunigis chiujn ghis tiam aperintajn poemojn.

La rolo de Auld en la Esperanta literatur-komunumo ne limighas al vers-farado. Li ankau redaktis la poezian sekcion de la du volumoj de Angla Antologio, kiu aperis unue en 1957, kaj ambau eldonoj de la 900-pagha Esperanta Antologio, 1958 kaj 1987. Ke li estas respektata kritikisto kaj recenzisto, evidentighas per lia enkonduko al la shus menciita antologio kaj per la ses esearoj publikigitaj: Facetoj de Esperanto, 1976; Pri Lingvo kaj aliaj Artoj, 1978; Enkonduko en la Originalan Literaturon de Esperanto, 1979; Vereco, Distro, Stilo - disertacio pri la originalj romanaj verkitaj en Esperanto ghis 1981, Kulturo kaj internacia lingvo, 1986; La fenomeno Esperanto, 1988; kaj plej lastatempe - Pajleroj kaj Stoploj, eldonita en 1998. William Auld estas ankau autoro de kantaroj, lernolibroj, bibliografio kaj tradukoj, inter kiuj elstarighas la sonetoj de Shakespeare, Don Johano de Byron, Aniaro de Harry Martinson kaj La mastro de l'ringoj de J.R.R. Tolkien. En 1999 Auld nomumighis por la Nobel-premio por literaturo.

William Auld
Julio Baghy
Marjorie Boulton
Kolomano Kalocsay
Eugeno Mihhalski
Sandor Szathmari

English version
versio unikoda (kun DHTML)
Hejm'