Eugeno Mihhalski

Biografio

La eksplodo de la Oktobra Revolucio kaj la postmilita kresko de proletaj revoluciaj movadoj en preskau chiuj ekonomie evoluintaj shtatoj de la mondo, kreis grandegan entuziasmon ankau che multaj poetoj kiuj provis esprimi tiun optimismon pri la venonta mond-ordo en siaj verkoj. Inter ili estis grupo de Esperant-lingvaj verkistoj en la eksa Car-imperio kiu diskonatighis sub la etikedo - la Soveta kaj Proleta skolo. La nom-listo inkludas Nekrasov, Grigorov, Hhrima, Matkowski, Burger, Demidjuk, Polakov, Rublov kaj Mihhalski.

La plej granda estas sendube la rusa instruisto Eugeno Mihhalski (1897 - 1937), kiu lernis Esperanton en 1911 kaj en 1917 fondis literaturan revuon en Saratov: Libera Torento. La originalaj poemoj de Mihhalski aperis en: L'Unua Ondo (1918), Du poemoj (1922), Prologo (1929), Fajro kuracas (1932) kaj Kantoj de l'amo kaj sopiro (1934).

L'Unua Ondo tuj montris eksterordinaran teknikan kaj lingvan maturecon. Ekde la malferma strofo, la fajroshpruca poeto malkovrighis, arda kaj impulsema. Liaj versoj per audacaj ritmoshanghoj substrekis la disrulighon de lia inspiro. Lau la plimulto de recenzistoj, Prologo estas lia chef-verko. Tamen ghi estis grandparte malagnoskata dum iom da tempo. Laboron je Fajro kuracas malhelpis la politika situacio interne de Soveta Unio dum la triekaj jaroj. Malgrau tio, en sia plej laste eldonita volumo, li turnis sin al klasbatalaj temoj, ankorau pliampleksigante jam vastan temogamon. Malfeliche, pluraj gravaj originalaj manuskriptoj perdighis. Ekzemple, restas nur fragmentoj de la poemo Reforgho de l'Homo, kiu havis 5000 versojn kaj estis pretigita chirkau 1935.

Fine de 1931, Mihhalski kaj la german verkisto Ludwig Renn fondis la Internacian Asocion de Revoluciaj Esperanto-Verkistoj (IAREV).

La revuo de IAREV - La Nova Etapo, eldonata en Moskvo, post komenca elano ekspegulis la regreson je pluraj frontoj de la Esperanta movado en Soveta Unio. En 1932 La Nova Etapo estis plena de interesaj kontribuajhoj pri la rilato inter marksismo kaj internacia lingvo. En 1933 aperis ankorau unu sensuka kajero, kiu estis preskau ekskluzive plenigita per tradukoj el la soveta kvinjarplan-plenuma literaturo, kaj poste la revuo silente forpasis. Ghis hodiau ne venis oficiala konfirmo ke Esperanto estis subpremata en Soveta Unio. Tamen estas klare ke la sento de senespero kiu ekregis en la movado meze de la tridekaj jaroj, farighis teruro dum la jaroj 1937-38. Pluraj Esperanto-parolantoj viktimighis al la Stalinaj purigoj. Ulrich Lins, en sia La Danghera Lingvo - detaloza studo pri la persekutado de anoj de la internacia lingva movado, skribas: "Ni scias sen pliaj detaloj pri la poeto Mihhalski, ke li 'mortis tragedie' en 1937."

William Auld
Julio Baghy
Marjorie Boulton
Kolomano Kalocsay
Eugeno Mihhalski
Sandor Szathmari
English version
versio unikoda (kun DHTML)
Hejm'