William Auld

Biografio
paĝo 1
William Auld estas la plej renoma de la kvar poetoj kaj proz-verkistoj kiuj fulmetondris en la Esperantan literatur-kampon en 1951 kun la eldono de Kvaropo, tiel estigante la "Skotan Skolon". La aliaj tri kvaropanoj estis John Dinwoodie, John Francis and Reto Rossetti. Auld ja debutis pli frue dum la lastaj tagoj de Literatura Mondo (1947-49) kaj de 1949 ĝis 1955 li redaktis la modestan sed enhave kaj historie signifan periodaĵon Esperanto en Skotlando kiu estis diskutejo por la tiamaj junaj verkistoj. La eldono de Kvaropo samtempe signis la elpaŝon de Stafeto, la eldonejo fondita de Prof. Juan Regulo-Perez en La Laguna, kiu ŝtopis breĉon kaŭzitan de la malapero de Literatura Mondo kaj ties eldona agado. Naskita en 1924, Auld ellernis la lingvon en 1937 sed nur ekagis literature 10 jaroj poste, firmiginte sian karieron kiel instruisto pri la angla literaturo.

Printebla, nur-teksta versio
p1
p2
p3
p1
Reiru al aktuala autor-elekto