Marjorie Boulton naskiĝis en 1924, vizitis ŝtatajn lernejojn kaj studis ĉe la Universitato de Oksfordo kie ŝi doktoriĝis pri literatura scienco. Nun profesia verkisto, ŝi laboris kiel instruistino kaj estis dum multaj jaroj la direktoro de pedagogia kolegio. En la angla oni eldonis de Marjorie Boulton serion de enkondukaj libroj por la studo de la beletro. En 1949 ŝi lernis Esperanton, kaj debutis sur la kampo de la Esperanta literaturo en la Belartaj Konkursoj de UEA. Marjorie Boulton estas membro de la Akademio de Esperanto, konsilantaro pri lingvaj demandoj.
Ŝia unua poemaro, Kontralte, aperis ĉe Stafeto en 1955. Baldaŭ sekvis: Kvarpieda kamarado (1956), Cent ĝojkantoj (1957), kaj Eroj (1959). Virino ĉe la landlimo - kolekto de dramoj kaj skeĉoj, ankaŭ aperis en 1959.
En 1960 (kaj represe en 1980), Keegan Paŭl publikigis ŝian gravan anglalingvan biografion
Zamenhof, Creator of Esperanto (Zamenhof, Kreinto de Esperanto). En 1962, oni eldonis ties Esperantan version.
Inter ŝia aro da noveloj aperis libre la bonhumora Dek du piedetoj (1964) kaj Okuloj (1967). Kunlabore kun William Auld, venis Rimleteroj en 1976.
En 1983 oni publikigis ŝian literatursciencan esploron pri la verkaro de Julio Baĝy: Poeto Fajrakora. Sekvajare aperis Faktoj kaj Fantazioj progresiga legolibro kies materialo fontis en popollegendoj kaj fabeloj el la tuta mondo.
La verkado de Marjorie Boulton estas matura kaj socie engaĝita. Ĝin trapenetras varma tono kaj sincero. Evidentas ankaŭ ŝia impulsa formtrova kapablo kaj sento pri humuro. El la propra intimo ŝi lasas aperi siajn pasiojn kaj turmentojn, tiel nudigante antaŭ la leganto sian animon. Aliflanke per verkoj emoci-lirikaj ŝi prezentas kaj defendas sian idealisman humanismon.