Eŭgeno Miĥalski

Biografio
paĝo 1
La eksplodo de la Oktobra Revolucio kaj la postmilita kresko de proletaj revoluciaj movadoj en preskaŭ ĉiuj ekonomie evoluintaj ŝtatoj de la mondo, kreis grandegan entuziasmon ankaŭ ĉe multaj poetoj kiuj provis esprimi tiun optimismon pri la venonta mond-ordo en siaj verkoj. Inter ili estis grupo de Esperant-lingvaj verkistoj en la eksa Car-imperio kiu diskonatiĝis sub la etikedo - la Soveta kaj Proleta skolo. La nom-listo inkludas Nekrasov, Grigorov, Ĥrima, Matkowski, Burger, Demidjuk, Polakov, Rublov kaj Miĥalski.

La plej granda estas sendube la rusa instruisto Eŭgeno Miĥalski (1897 - 1937), kiu lernis Esperanton en 1911 kaj en 1917 fondis literaturan revuon en Saratov: Libera Torento. La originalaj poemoj de Miĥalski aperis en: L'Unua Ondo (1918), Du poemoj (1922), Prologo (1929), Fajro kuracas (1932) kaj Kantoj de l'amo kaj sopiro (1934).

Printebla, nur-teksta versio
p1
p2
p3
p1
Reiru al aktuala autor-elekto