Literatura

Galerio

Literaturo en Esperanto

Literaturo en la internacia lingvo Esperanto, ne estas lastatempa fenomeno. La du estis nedisigeble ligitaj ekde la genezo de la lingvo en 1887. Efektive Internacia Lingvo - la broŝuro kiun eldonis D-ro Ludoviko Zamenhof tiu-jare, entenis plurajn poemojn. Je la okazo de la unua Internacia Kongreso de Esperanto en 1905, la poezio kaj la novelarto jam floris en la flavbeka komunumo. Hodiaŭ la katalogo de la Libroservo de la Universala Esperanto-Asocio etendiĝas ĝis 160 paĝoj. Ampleksa porcio de ĉi tio estas originala literaturo kies aŭtoroj aspergitas tra la tuta globo. Averaĝe, 10 romanoj, dekduo da novelaroj kaj dudeko da poezi-antologioj, aperas ĉiu-jare. La sekvaj paĝoj klopodas transdoni ian guston de tiu originala literaturo, rakontante iujn ĉefajn erojn el la literatura historio de Esperanto, ekde la plej fruaj aŭtoroj, al la Budapeŝta skolo de la tridekaj jaroj, plu al la Skota skolo de la kvindekaj jaroj, kaj finfine ĝis la Ibera skolo de la na jardeko.

Klaku sur unu el la subaj bildoj por legi informon pri tiu aŭtoro:
Printebla, nur-teksta versio
Daŭrigu