La Dormego

far Raymond Chandler

tradukita de Ado Neilson

Ĉapitro 6

… Li montris sin ĉirkaŭ la kvara. Kremkolora kopeo1 haltis antaŭ la butiko kaj mi ekvidis la grasan vizaĝon kaj la Charlie-Chan2-lipharojn dum li eksinuis el ĝi kaj en la butikon. Li estis senĉapela kaj portis verdan ledan pluvmantelon kunzone. Mi ne povis pecepti la vitr-okulon je tia disto. Alta, tre plaĉaspekta bubo en longa veŝto eliris de l'butiko kaj rajdis la kopeon laŭ l'angul' kaj revenis piede, la scintilaj nigraj haroj premŝmiritaj per la pluvo.

Plia hor' pasis. Malheliĝis kaj la propluve nebulecajn lumojn de l'butikoj sorbis la nigra strato. Tramsonoriloj gilangis3 kolerete. Ĉirkaŭ la kvina kaj kvaron' la altakreska knabo en la veŝto eliris de ĉe Geiger kun ŝirmil' super la nuda kapo de Geiger. Li faldis ĝin, skuis l'akvon for kaj permanis ĝin en la aŭton. Li sagis reen al la butiko. Mi startigis mian motoron.

La kope' iris okcidenten sur la bulvardo kiu devigis min turni la aŭton liven kaj nekonatojn malamiken, inklude tramkondukiston kiu ŝovis la kapon subpluven por skoldaĉi min. Finfine, du stratojn post la kope', l'ezoko glitis sur la hokon4. Mi esperis ke Geiger survojis hejmen. Le elfoniĝis momente du- aŭ tri-foje kaj tiam videblis nordeni en Laurel Canyon Drive. Post duon' de l'deklivo li stiris liven kaj laŭiris kurba rubando el malseka beton' kiu nomiĝas Laverne Terrace. Ĝi estas mallarĝa strato kun alta krutaĵ' bordanta unu flankon kaj aspergo da kabaneskaj domoj konstruitaj sur la aliflanka deklivo tiel ke ties tegmentoj apenaŭ superis la stratnivelon. Ties antaŭajn fenestrojn maskis heĝoj kaj tufarbustoj. Akvozaj arboj gutis sur la tutan pejzaĝon.

Geiger uzis reflektilojn kaj mi ne. Mi plirapidigis kaj postlasis lin ĉe kurbo, plukis domnumeron dum mi preteriris kaj giris fine de l'stratbloko. Li jam haltis. La reflektiloj klinitis al la garaĝo de dometo kun kvadrata buks-heĝo aranĝita tiel ke ĝi kaŝis la pordon tute. Mi rigardis lin elveni de l'garaĝo subombrele kaj eniri tra la heĝo. Li ne agis kvazaŭ li atendis gvatsekvanton. Lumoj ŝaltiĝis en la dom'. Mi drivis infren al la apuda supera dom' kiu ŝajnis malplena kvankam sen vendotabuloj. Mi parkumis, aerumis la kabrioleton, trinkis el mia botel' kaj sidis. Mi ne sciis kion atendi sed io ordonis atendi. Plia arme' da limakaj minutoj sintrenis pasinten.

Du aŭtoj venis laŭ la monteto kaj iris trans la verton. Ŝajnis tre kvieta strato. Je iomete post la sesa, pli da brilaj lumoj balanciĝis tra la pistanta pluvo. Peĉe nigris tiam. Aŭto malurĝe haltis antaŭ la Geiger-a loĝej'. La filamentoj de ĝiaj reflektiloj ardetis feble kaj mortis. La pordo apertiĝis kaj virino eliris: malgranda svelta virino kun vagabonda ĉapelo kaj diafana pluvmantel'. Ŝi eniris tra la bukslabirinto. Sonoril' tintis softe, leĝera tra la pluvo, fermata pordo, silento.

Mi eltiris poŝlampon de mia panel-ŝranketo kaj iris laŭgravite por rigardi la aŭton. Ĝi estis Packard-kabrioleto, kaŝtan- aŭ malhel-bruna. La liva fenestro estis suba. Mi palpis por la licencotenil' kaj spotetis ĝin. La registraĵo legeblis: Carmen Sternwood, 3765 Alta Brea Crescent, West Hollywood. Mi reiris al mia aŭto kaj sidadis. La supro gutis mia-genuen kaj la stomako brulis pro la viski'. Pli da aŭtoj ne venis laŭ la monteto. Nul lumojn oni ŝaltis en la dom' antaŭ kiu mi parkumis. Ŝajnis raveta najbarar' por fikutimoj.

Je la sepa kaj dudek, unuopa ekbril' da frape blanka lum' elpafitis de l'Geiger-a loĝej' kiel ondo da somera fulmo. Dum la tenebro reenvolvis kaj voris ĝin, maldensa tinteta ŝriko eleĥois kaj perdiĝis inter la pluve saturitaj arboj. Mi estis el la aŭto kaj survoja antaŭ ol l'eĥoj fadis.

Estis nenia tim' en la kriaĉo. Ĝi sonis je duon-plezura ŝokiĝo kun ebri-akcento kaj kromton' de nura idioteco. Malagrablis tiu son'. Pensigis min pri homoj blanke vestitaj kaj baritaj fenestroj kaj duraj stretaj litoj kun ledaj pojn- kaj maleol-rimenoj alfiksitaj. La Geiger-a kaŝej' perfekte silentis denove kiam mi trafis la lakunon en la heĝo kaj zigzagetis laŭ l'angul' kiu maskis la pordon. Ferringo en leonbuŝ' uzatis kiel frapil'. Mi etendis brakon, mi ektenis ĝin. Je precize tiu momenton', kvazaŭ iu atendis la replikon, tri pafoj tondris en la dom'. Aŭdiĝis son' kiu estis eble longa raspa suspir'. Tiam softa malorda pum! Kaj ekposte rapidaj paŝoj en la dom' forirantaj.

La pordo frontis mallarĝan pasejon kiu, simile je pied-ponto super ravineto, plenigis la breĉon inter la dommur' kaj la rando de l'krutaĵ'. Ne estis porĉo, nek firma grundo, nek voj' al la malantaŭa korto. La malantaŭa enirej' estis ĉe l'supro de ligna ŝtupar' kiu leviĝis de l'obskura strateto sube. Mi sciis tion ĉar mi aŭdis krepitadon de piedoj sur la ŝtupar' alfundantan. Ekposte mi aŭdis la subitan muĝon de startanta aŭto. Tio fadis kugle en la malproksimon. Mi pensis ke la sonon eĥois alia aŭto, sed ne certis. La dom' kiu frontis min silentis kiel kripto. Nenio urĝis. Kio enestis, enestis.

Mi sel-sidiĝis la barilon flanke de l'pasej' kaj etendis min klinege al la drapirita sed senŝutra fenestropordo kaj klopodis enrigardi tra l'breĉeto kie la kurtenoj renkontiĝis. Mi vidis lamplumon sur muro kaj finaĵon de librobretar'. Mi remetis min sur la pasej' - necesis la tuta longo sed ne la heĝeroj kiujn mi kunprenis - kaj ŝultre sturmis la ĉefpordon. Tio estis malsaĝa. Preskaŭ la sola parto de Kalifornia dom' tra kiu oni ne povas eksendi piedon estas la ĉefpordo. La nura efiko estis dolorigi la ŝultron kaj agaci min. Mi grimpis super la balustradon denove kaj ŝu-truis la fenestropordon, uzis mian ĉapelon kiel ganton kaj eltiris plejparton de l'suba vitro-paneleto. Mi nun povis enetendi la manon kaj alŝovi riglilon kiu fiksis la fenestron al sia breto. La ceter' facilis. Ne estis supra riglil'. L'espanjoleto cedis. Mi engrimpis kaj fortiris la drapiraĵon disde mia vizaĝo.

Neniu el la du homoj en la ĉambro iel atentis mian enirmanieron, kvankam nur unu estis morta.

Ĉapitro 7

La ĉambro larĝis, la tutan larĝon de l'dom'. Ĝi enhavis malaltan trab-plafonon kaj brunajn gipso-murojn dekoritajn per strioj da ĉina brodaĵ', kaj ĉinaj kaj japanaj bildoj en kadroj el vejna ligno. Estis malaltaj librobretaroj, estis densa hel-punca ĉina tapiŝeto en kiu zizel' povus pasigi semajnon sen montri la nazon super la vilar'. Estis planko-kusenoj, neparaj silkeroj disĵetitaj, kvazaŭ kiu enloĝis devis havi pecon kiun li povis atingi kaj fingrumi. Estis larĝa malalta divan' el oldeska roz-tapeto. Staketo da vestoj suris, inklude lilajn silk-subvestojn. Estis granda ĉizita lampo sur soklo, du aliaj starlampoj kun jadverdaj ŝirmiloj kaj longaj kvastoj. Estis nigra skribotablo kun po ĉizita gargojl' ĉiu-angule kaj malantaŭ tio, flava saten-kuseno sur polurita nigra fotel' kun ĉizitaj brakoj kaj dors'. La ĉambro enhavis kuriozan sortimenton da odoroj, el kiuj la plej emfaza tiu-momente ŝajnis la boreca poste-ŝvebo de kordito kaj la naŭza arom' de eter'.

Sur ia malalta podi' fine de l'ĉambro estis altadorsa tekton-seĝo en kiu sidis Fraŭlin' Carmen Sternwood sur franĝa oranĝa ŝal'. Ŝi sidis tre rekte, manoj sur la brak-apogiloj, genuoj kuntuŝaj, la korpo rigide vertikala en la poz' de egipta diin', la menton' ebena, la brilaj dentetoj glimantaj inter la disigitaj lipoj. La okuloj estis larĝe apertaj. La malhela ardeza kolor' de l'iris' jam voris la pupilon. Frenezis la okuloj. Ŝi ŝajnis senkonscii sed ŝi ne tenis la pozon de senkonscio, ŝi aspektis kvazaŭ, enmense ŝi faris ion gravegan kaj ja traboras la monton granitan. El la buŝ' venis mistinta subrida bru' kiu ne ŝanĝis la mienon aŭ eĉ movis la lipojn.

Ŝi portis paron da longaj jad-orelringoj. Plaĉis tiuj orelringoj kaj verŝajne kostis kelkacent dolarojn. Ŝi ne portis ion kroman.

Ŝi havis belan korpon, malgrandan, suplan, kompaktan, firman, rondaĵan. Ŝia haŭto en la lamplum' havis la trembrilan glaceon de perl'. La kruroj ne tute posedis la pimpan gracion de l'kruroj de Sinjorin' Regan, sed tre plaĉis. Mi superrigardis ŝin sen sinĝeno aŭ amorem'. Estiel nudulin' ŝi ne ĉeis en la ĉambro. Ŝi estis nur dupo. Laŭ mi ŝi estis ĉiam nur dupo.

Mi ĉesis ŝin rigardi kaj rigardis je Geiger. Li estis surdorsa sur la planko, preter la franĝo de l'ĉina tapiŝeto, antaŭ aĵ' kiu similis totem-stangon. Ĝi havis profilon agleskan kaj ĝia larĝa ronda okul' estis foto-lenso. La lenso celis la nudan inon en la seĝo. Estis nigrigita flaŝ' vinktita flanke al totemstango. Geiger portis ĉinajn pantoflojn kun dikaj feltoplandumoj kaj la kruroj estis en nigra satenpiĵamo kaj la supra parto lia portis ĉine broditan surtuton kies antaŭo plejparte sangozis. La vitr-okulo hele sorbrilis al mi kaj estis absolute la plej viveca ero lia. Laŭ ekrigardo, neniu el la tri pafoj maltrafis. Li estis tre morta.

La flaŝaĵ' estis la difuzita fulmo kiun mi vidintis. La freneza ŝirkri' estis la reago de l'nuda narkotitin' je tio. La tri pafoj estis alies ide' pri kiel elturni malŝablone la okazaĵojn. La ide' de l'ul' kiu subeniris la ŝtuparon malantaŭan, ekfermegis sin en aŭton kaj sagis for. Mi povis percepti la indecon de tiu vidpunkto.

Paro da fragilaj orvejn-glasoj ripozis sur ruĝa lakita pleto fine de nigra skribtablo apud grandaventreca fiol' da bruna likvaĵ'. Mi elprenis la ŝtopilon kaj flaris. Odoris je eter' aŭ io simila, eble laŭdano. Mi neniam provis la miksaĵon sed ŝajnis bone taŭgi por la Geiger-dommastrumo.

Mi aŭskultis la pluvon frapadi la tegmenton kaj la nordajn fenestrojn. Pretere ne estis alia son', nek aŭtoj nek siren', nur la pluvo batanta. Mi transiris al la divan' kaj forguŝigis mian mantelon kaj trapalpis ŝiajn vestojn.... Fraŭlin' Sternwood ankaŭ odoris etere, je kelkmetra disto. La mistinta subrida bru' ankoraŭ venis el ŝi kaj iomete da ŝaŭm' fluetis laŭ la menton'. Mi vangofrapis ŝin. Ŝi palpebrumis kaj ĉesis subridi. Mi vangofrapis denove.

"Ek al", mi diris heltone. "Ni afablu. Ni vestu nin."

Ŝi strabadis al mi, la ardezaj okuloj malplenaj kiel truoj en masko. "Alaĝabo vi", ŝi diris...