Marjorie Boulton

Biografio

Marjorie Boulton naskighis en 1924, vizitis shtatajn lernejojn kaj studis che la Universitato de Oksfordo kie shi doktorighis pri literatura scienco. Nun profesia verkisto, shi laboris kiel instruistino kaj estis dum multaj jaroj la direktoro de pedagogia kolegio. En la angla oni eldonis de Marjorie Boulton serion de enkondukaj libroj por la studo de la beletro. En 1949 shi lernis Esperanton, kaj debutis sur la kampo de la Esperanta literaturo en la Belartaj Konkursoj de UEA. Marjorie Boulton estas membro de la Akademio de Esperanto, konsilantaro pri lingvaj demandoj.

Shia unua poemaro, Kontralte, aperis che Stafeto en 1955. Baldau sekvis: Kvarpieda kamarado (1956), Cent ghojkantoj (1957), kaj Eroj (1959). Virino che la landlimo - kolekto de dramoj kaj skechoj, ankau aperis en 1959.

En 1960 (kaj represe en 1980), Keegan Paul publikigis shian gravan anglalingvan biografion Zamenhof, Creator of Esperanto (Zamenhof, Kreinto de Esperanto). En 1962, oni eldonis ties Esperantan version.

Inter shia aro da noveloj aperis libre la bonhumora Dek du piedetoj (1964) kaj Okuloj (1967). Kunlabore kun William Auld, venis Rimleteroj en 1976.

En 1983 oni publikigis shian literatursciencan esploron pri la verkaro de Julio Baghy: Poeto Fajrakora. Sekvajare aperis Faktoj kaj Fantazioj progresiga legolibro kies materialo fontis en popollegendoj kaj fabeloj el la tuta mondo.

La verkado de Marjorie Boulton estas matura kaj socie engaghita. Ghin trapenetras varma tono kaj sincero. Evidentas ankau shia impulsa formtrova kapablo kaj sento pri humuro. El la propra intimo shi lasas aperi siajn pasiojn kaj turmentojn, tiel nudigante antau la leganto sian animon. Aliflanke per verkoj emoci-lirikaj shi prezentas kaj defendas sian idealisman humanismon.

William Auld
Julio Baghy
Marjorie Boulton
Kolomano Kalocsay
Eugeno Mihhalski
Sandor Szathmari
English version
versio unikoda (kun DHTML)
Hejm'